Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Esperanto: Opinioj

Логотип телеграм канала @opinioj — Esperanto: Opinioj E
Логотип телеграм канала @opinioj — Esperanto: Opinioj
Адрес канала: @opinioj
Категории: Политика
Язык: Русский
Количество подписчиков: 10
Описание канала:

La ĉefa problemo de nuna mondo estas ke iuj "alpropriĝis veron" kaj neglektis opiniojn de aliaj. Tie ĉi ni traduku vidpunktojn alternativajn de nuna esperantista-eŭropa "mainstream". Por rompi faktan informan blokadon, en kiu estas la movado nun.

Рейтинги и Отзывы

2.00

3 отзыва

Оценить канал opinioj и оставить отзыв — могут только зарегестрированные пользователи. Все отзывы проходят модерацию.

5 звезд

0

4 звезд

0

3 звезд

1

2 звезд

1

1 звезд

1


Последние сообщения

2022-07-04 00:41:00 Agonio de merdokratio




Miĥail Onufrijenko:
Saluton, amikoj! Dum en la fronto estas relativa silento, mi volus rimarki, kio okazas ĉirkaŭe. Dum la konferenco de G7 la ĉefministro de Italio s-ro Dragi diris, ke se Ukrainio malvenkos la militon, estos pli malfacile paroli, ke demokratio estas efektiva modelo de regado.

Nu, komence, ne "se", sed "kiam". Due, se sincere, estos pli malfacile paroli, ke "estas efektiva sistemo"... kie? Demokratio — kie? Li diras pri la Okcidento, ĉu? Ĝuste tiu Okcidento, kie en 2020 dum pinto de la pandemio oni ŝteladis maskojn unu ĉe la alia? Estas efektiva sistemo de regado? Aŭ, eble, la sturmo de Kapitolo? Aŭ diboĉado de BLM? Ne nur en Usono, sed en la tuta Okcidento oni faligadis la monumentojn — ĉu vere tio estas demokratio? Laŭ mia opinio, tio estas merdokratio, estas regado de [nur] minoritatoj, diboĉantaj minoritatoj, ne nur BLM — iuj ajn minoritatoj: la seksaj, la religiaj... la regantaj! Diboĉado de iu ajn minoritato, kiu terorizas la majoritaton de kutime tuta normalaj homoj. Rigardu la opinisondadon en Usono far CBS News en 24-25 junio 2022. Kial totala majoritato de usonanoj opinias, ke aferoj malpliboniĝas? Eble, ĉar estas malefektiva sistemo de regado. Kaj de demokratio tie forestas eĉ odoro.

Kaj se li diris pri Ukrainio, do, homoj... Demorkatio estas KIO? Majdanoj? Sendube garantie, laŭ iuj ajn kalkuladoj de kvanto, ili estas esprimo de regado de minoritato. La minoritato, kiu ne kapablis ricevi la potencon laŭ ordo, difinita per la leĝo. Tial ĝi ricevis la potencon rezulte de majdano, do ŝtatrenverso — dum la dua Majdano eĉ la armita ŝtatrenverso. Ĉu tio estas demokratio?

Aŭ eble "demokratio" estas tio, kio okazas nun? Se iu ne scias... Mi ne parolas trifoje per tago, ke militfortoj de la [ukrainia] ĥunto pafas al pacaj urboj. Sed estas fakto. Kompare kun la tempo, kiam mi estas en Donbaso, en printempo de 2015, la pafado estas ege pli forta. Tiam ni enlitiĝis laŭ tagordo en 10-11 horoj vespere, kaj "bonvolu ricevi kelkajn kuglegarojn". Kaj nun — de mateno ĝis vespero. Kaj estas ege pli da murditoj ol tiam. Kaj oni pafas eĉ ne al armeo, ne al strategiaj aŭ infrastrukturaj objektoj, sed al loĝ-distriktoj! La unusola statistiko por Ĥersona provinco: dum la semajno estas pafitaj 14 misiloj de "Toĉka U", estas nur kaptitaj misiloj, do fiksitaj. Imagu, du misiloj ĉiutage. Nur en Ĥersona provinco. Laŭ vi, tio estas demokratio? Pardonu, sed iu tro ludis per vortoj.

Vere, se TIO estas demokratio, do tian "merdokration" necesas ĉesigi. Dume ni ĉesigas ĝin en Ukrainio. Sur ruinoj de Ukrainio, en kiujn estas aliformigita la teritorio je pli ol duon-miliono de kvadratkilometroj per ĝuste viaj merdokratiaj registaroj. Estas la prospera, riĉega, plej sukcesa respubliko, kiun post disfalo de USSR ricevis totalaj kanajloj, kaj la sekva estas pli terura ol la antaŭa. Ĉu tio estas demokratio? Homoj, se tio estas "demokratio" do ĝi tute ne necesas al iu ajn — al la civitanoj: usonanoj, italoj, ukrainoj... Do ŝovu tian "demokration"... ien plej profunden.
34 views21:41
Открыть/Комментировать
2022-06-29 00:21:30 Okcidento iras laŭ la vojo de Ukrainio: Rusia "defaŭlto" — elpensitaj venkoj anstataŭ la realaj.




Jurij Podoljaka:
Saluton, karaj spektantoj, estas 28a de junio, kaj mi volas paroli pri la signifega evento! Kutime tiaj eventoj okazas kun granda frakaso, granda eksplodo, post kio multaj financistoj falas de iu etaĝo, do suicidas. Land-ekonomio detruas. Tio ĉiam estas la ĉefa novaĵo. Sed en Rusio hieraŭ la evento estas apenaŭ videbla. Kontraŭe: en la Okcidento la evento estis ege pli rimarkebla, malgraŭ ke ĝi tuŝis Rusion. Temas pri "defaŭlto de Rusio" pri ties eksteraj ŝuldoj.

Plejmulto da rusianoj, fone de sia propra vivo kaj problemoj, eĉ ne rimarkis. Sed okazis la evento, kiu en Rusia historio dum lastaj 100 jaroj okazis nur dufoje. Pli precize eĉ unufoje, fine de 1990-aj, kiam Rusio deklaris defaŭlton pri siaj devontigoj. Kaj la antaŭa defaŭlto estis en 1918, en la Sovetia Rusio antaŭ 104 jaroj.

Sed hieraŭ Okcidento proklamis, ke Rusio defaŭltas. La komikeco de la situacio estis, ke Rusio penadis pagi siajn ŝuldojn, des pli ke ĝi povas ilin pagi facile, "per klako de fingroj". La rezervoj estas grandegaj, la ŝuldo estas malgranda. Tamen Okcidento strebis nepre montri, ke Rusio estas en la stato de defaŭlto. Kial tio por Okcidento tiom gravas? Ĉar dum lastaj 4 monatoj de la Speciala operacio Okcidento sukcesis pri nenio rilate ekonomion. Malgraŭ ke ili esperis ĝuste premi Rusian ekonomion. Ke dum unuaj monatoj Okcidento detruos ĝin, disfrakasos ĝis pulvoreco, rublo falos, eksporto haltos kaj la tuta monto forturnos, kaj Rusio iĝos pario.

Ĉio okazas kontraŭe. Laŭ loĝantaro, 8/10 de la mondo estas por Rusio. Pli kaj pli da landoj aliĝas al fakta Rusia-Ĉinia unio, neformale, sed fakte. Eĉ ne temas pri Rusiaj subtenantoj — sed tuta Azio! Tuta Afriko! Tuta Latina Ameriko. Ĉio ĉi nur estas en opozicio de Usono. Kaj io unusola, kion Okcidento atingis, estas "defaŭlto" de Rusio. La komikeco estis, ke Rusio ne estis kontraŭ pago de siaj ŝuldoj. Oni simple ne volis ricevi!

Imagu: venas la homo por repagi la ŝuldon. Li frapas je la pordo: "Mi alportis por vi $100!" — "Sed mi ilin de vi ne prenos! Mi vin proklamos bankrotinto!"

Nenion plu ili sukcesis atingi dum lastaj 4 monatoj. Do ili bezonas almenaŭ ian venkon, kiam realaj venkoj mankas. Ili fiaskis en ĉio. Eĉ Okcidentaj fakuloj konsentis, ke Rusio elektis bonan taktikon de muelado de Ukrainia armeo, do, frue aŭ malfrue, sed atingos siajn strategiajn celojn. Fone de tiu fiasko, aldona fiasko en ekonomio por tipa okcidentano estas katastrofo. Katastrofo en informa senco. Kaj por kaŝi la katastrofon, oni elpensis tiun fabelon pri la defaŭlto, kiu ne ekzistas. Kiun en Rusio neniu rimarkis.

Kaj la plej ridinda estas, ke tiu "defaŭlto" batos frunton de Okcidento, kiel saltado sur rastilo. Ĉar post ke Rusio estos proklamita kiel "defaŭltita", okcidentanoj investintaj en Rusian ekonomion plurajn centojn da duilionoj da dolaroj, devos forstreki ĉion ĉi el siaj financ-aktivoj. Tiamaniere Rusia "defaŭlto" bataj Okcidenton. Kaj Rusion ĝi ne povas bati entute, ĉar unusola sekvo estus senigo de Rusio je kreditoj el Okcidento. Sed tio fakte jam okazis ekde februaro.

Idioteco de la situacio estas grandega. Nun indas konstati, ke Usono kaj Eŭropo saltas sur la rastilo de Ukrainio. Por montri iun efemeran misvenkon en informa spaco, ili fakte batas siajn proprajn interesojn. Tiu ludo ne povas daŭri senfine. Mi deziras por Okcidento, ke ili ne haltu. Vi eĉ ne povas imagi, kiel vi helpas nin forigi dependecon de vi kaj tenas nin al reala sendependeco.
26 views21:21
Открыть/Комментировать
2022-06-14 23:24:10 Kion penas akiri Kieva reĝimo per barbareca pafado al Donecko?




Jurij Podoljaka:

Se vi rigardos atente, kiam Ukrainia armeo komencis barbarecan pafadon al Donecko, kiu nun kulminas (tio, kio okazas hodiaŭ, neniam estis dum 8 jaroj [de bataloj]), do: ju malpli bona estas la situacio por Ukrainia armeo apud Lisiĉansk, Severodoneck kaj Popasnaja, des pli multas tiuj pafadoj, des pli kruelaj ili estas.

Tio ŝajnas al mi ne hazarda. Mi delonge rimarkas, ke, kune kun la pafado al Doneck, al sociretoj de Rusio kaj Donbaso per specialaj trupoj de ukrainia armeo estas ĵetita la memeo pri tio, ke Rusia armea estraro ne plenumas prenitajn devontigojn. Ke rusoj kulpas, ke ĝis nun barbareca pafado estas al Gorlovka, Makejevka kaj Donecko. Ke "ĵus la komandejo ekvolos, tuj la armeo deĵetoj ukrainiajn trupojn kaj ĉesigos la barbarecan bombadon". Mi emfazu: tiuj du okazoj komenciĝis samtempe! Sekve, ili povas esti la ĉeneroj de la sama ĉeno.

Estas ĝuste tio, kion penas akiri Ukrainia armeo per ĉi tiuj barbarecaj pafadoj: ili volas devigi Rusian komandejon rifuzi la strategion prenitan dum lastas semajnoj, kiu pruvis sian efektivecon en muelado de Ukrainiaj armeaj fortoj. Por ke Rusia komandejo sendu la rezervojn suden kaj provu per fronta atako bati bone fortigitajn dum 8 jaroj bastionojn de Avdejevka, Krasnogorovka kaj Marjinka. Kie, evidente, Rusia armeo disbatus sian frunton, havus grandan kvanton de perditoj kaj, tiamaniere, ne povus venki la batalon por Donbaso, kaj por Ukrainio tio estus "venko". Ĝuste tion penas atingi specialaj trupoj de Ukrainia armeo. Tion penas akiri, de sia flanko, ĵetantoj en sociretojn de Rusio kaj Donbaso la memeon, ke, kvazaŭ, "nur manko de volo en Rusia komandejo ion fari estas la kaŭzo de suferoj de donbasanoj".

Jen estas tia malhonesta, kovarda speciala operacio de Ukrainia armeo. Sed kion ni volas de ili? Verdire, ĉi tiu plano ne estas iel pli bona ol tiu, kiu estis uzata far azovanoj en Mariupol. Ili naskiĝis en la samaj cerboj. Mi jam eĉ kverelis kun pluraj miaj spektantoj, klarigante al ili, ke ili estas viktimoj de speciala operacio de Ukrainia armeo. Ĝi volas ĝuste tion, ke Rusia komandejo ne plu povu bati Ukrainian armeon kaj sian frunton disbatu kontraŭ bastionoj de Avdejevka, Krasnogorovka kaj Marjinka. Dum nun Rusia armeo, plenumante sian strategion, povos simple ĉirkaŭiri la bastionojn de la flanko kaj poste de la malfronto.

Mi denove petas al miaj spektantoj esti provok-rezistaj. La provokoj estas de la malamikoj. Kiam vi en privatmesaĝoj petegas min sonorigi alarmon, fakte provizas per akvo la muelilon de niaj malamikoj, eĉ tion ne volante. La informmilito estas tre malpura. Per ĉi tiu ekzemplo, mi pensas, vi fine konvinkiĝis pri tio.
70 views20:24
Открыть/Комментировать
2022-06-04 00:24:12 (daŭre)

Nun la situacio aspektas ege pli terura. Eĉ pli, nun la demando estas ne nur en nutra sekureco. Nun estas krizo kompleksa, ĉar estas nutraĵ-krizo, sur kiun surmetiĝis energi-krizo... Ankaŭ mi memorigas, ke nutraĵ-krizo estas ne sole krizo de prezoj. Estas ankaŭ akra falo de produktado de nutraĵoj. Kiu estas ankaŭ sekvaĵo de la milito en Ukrainio. Ankaŭ tio estas problemo prokrastita, ĉar nun multajn nutraĵojn eblas produkti nur dank'al multege da sterkaĵoj. Do, la okazoj en Ukrainio, Rusio kaj sankcioj kontraŭ Belorusio akre malstabiligis la merkaton de sterkaĵoj. En la mondo estos malpli da ili, do post 1-2-3 jaroj fekundeco de grundoj estos malpli alta ol antaŭe. Tio pligravigos nutraĵ-krizon kaj sekve kondutos la spiralon de la krizo al nova nivelo. Ĉio ĉi surmetiĝos al la krizo energia, ĉar prezoj multobliĝis, kaj tio tuŝas Eŭropon kaj Usonon. Ĉio ĉi surmetiĝos al la krizo ŝulda, al la krizo valuta... Kaj ĉio sume nomiĝas Granda sistema krizo, kiu eksplodigos la mondon.

Tial mi ripetos: homoj, kion ni nun vidas, estas nur "floroj". La ĉefa etapo de la kontraŭstaro estas antaŭe. Ĝin venkos tiu lando, kiu pli bone mobilizis ne la armeon (sed armeon ankaŭ), sed unuavice sian ekonomion. Ĝuste ekonomio antaŭdecidos la rezultojn de la kontraŭstaro. Kaj unuavice necesas fari atenton al la ekonomio.
27 viewsedited  21:24
Открыть/Комментировать
2022-06-04 00:24:12 La monda krizo tuŝos ĉiun. Ĝi estos oli terura ol la Ukrainia milito


(Subtitoloj en Esperanto)

Jurij Podoljaka:
Saluton, karaj spektantoj. Hodiaŭ mi volas paroli pri grandaj tutmondaj problemoj. Certe, tio, kion ni vidas en Ukrainio, tuŝas nin, ni malkvietiĝas, ja mortas ankaŭ niaj konatoj, proksimuloj. La bataloj estas sur niaj terenoj. Sed laŭ la vidpunkto de la monda krizo, ĉio ĉi estas vere bagateloj... La plej ĉefa problemo, kion reale usonanoj planas, estas "eksplodi" la ceteran parton de la mondo, kiu ne konsentis kun ilia volo re-transformi la mondsistemon laŭ Usona vivaranĝo.

Ni vidas, ke 3/4 de la mondo laŭ loĝantaro negative rilatas al la fakto, ke usonanoj proklamis sankciojn kontraŭ Rusio. Ili ne volas plenumi la sankciojn. Tio nun helpas al Rusia Federacio solvi siajn ekonomiajn problemojn. Kaj, se rigardi la statistikon de majo, eksporto de nafto el Rusio al aliaj landoj, post malgranda falo en aprilo, denove ekkreskis. Unuavice Rusian nafton ĉerpas Barato, Ĉinio kaj aliaj relativaj subtenantoj de Rusio en la demando pri redivido de la mondo. Kompreneble, usonanoj ne povas toleri tion. Por ke ili venku en tiu milito, ili nepre devas eksplodi tiun mondon, kiu ilin ne subtenis.

Mi tre maltrankvilas pro tio, kio okazas nun en la mondo. Se ni atente rigardos al la indico de nutraĵ-prezoj... Kaj ĝuste ĝi ofte venigas al revolucioj, ni povas rememori la situacion de 2011... Do la revolucioj en araba mondo estis sekvoj de akra plialtigo de la prezoj por nutraĵoj en la mondo. Kaj por loĝantoj de malriĉaj landoj de Proksima Oriento kaj Norda Afriko tio gravis kritike. Do aldoninte tion al sia instrumentaro por "koloraj revolucioj", Usonanoj eksplodigis la regionon. Jes, finfine tiu problemo estis solvita malprofite por Usono, sed por aliaj landoj, ankaŭ por Rusio tio kostis tre grandajn fortostreĉojn.

Se ni atente rigardos, kio okazas en la monda nutraĵ-merkato, ni vidos, ke kresko de prezoj estas ege pli akra ol en 2010-11. Ankaŭ ni rememoru antaŭnelongajn malsatajn ribelojn en Sri-Lanko, ankaŭ la novan provon de revolucio en Irano. Kompreneble, ke tiu ribelo estas subtenata ankaŭ de usonanoj, sed la bazo por protesto estis prezoj por nutraĵoj, kiuj ege kreskis en Irano. Kompreneble, ke plue tiu krizo evoluos laŭ tiu scenaro. La nivelo de la prezoj por eŭropaj landoj ne estas tiom kritika, sed por pli malriĉaj landoj de Afriko, Azio, ankaŭ Latina Ameriko, tio estas tre grava. Mi atendas, ke en proksima jaro en multaj landoj estis provoj de "koloraj revolucioj" por malstabiligi la landojn, kiuj kuraĝis elpaŝi kontraŭ Usono.

Estas la minaco tre serioza. Kaj kiam mi diras, ke eŭropanojn tio ne tre forte tuŝos, do nur dum unua etapo ne tuŝos. Ni rememoru la sekvaĵojn de tiu malsata ribelo en Proksima Oriento. Milionoj da rifuĝintoj ekfluis al Eŭropa Unio. Por ties loĝantaro tio iĝis vera koŝmaro. Kaj mi emfazu: hodiaŭ la tutmonda kresko de prezoj estas ege pli forta ol en 2010-11. Do sekvaĵoj de tiu migrada ondo estos ege pli grandaj ol en 2014-15. Se ni atente rigardos al la indico de prez-nivelo, ni vidos, ke tiu malsata ondo el Norda Afriko kaj Proksima Oriento, kiu kovris Eŭropon en 2014-15, ĝi ial akre depaŝis en 2016. Se ni rigardos atente, ni komprenos, kial. Ĉar tiam oni malkreskiĝis la prezojn, kaj problemoj de Proksima Oriento kaj Norda Afriko iĝis malpli grandaj.
21 views21:24
Открыть/Комментировать
2022-05-26 00:17:33 Eŭropo iĝos sovaĝa provinco de Eŭrazio, ĉar ĝi iras laŭ spuroj de Kievo.




Jurij Podoljaka:
Saluton, karaj spektantoj. Hodiaŭ mi volas rakonti, kiel poiomete transformiĝas Eŭropa socio rilate al la konflikto en Ukrainio. Reale, ĝi rapide ŝanĝiĝas, kaj tiu histerio, estanta dum unuaj tagoj de la militoperacio en Ukrainio, ĝi neniiĝas poiomete. Kaj eŭropanoj poiomete ekkomprenas, ke ili fakte estas dupoj. Usonanoj eluzis ilin por solvi siajn problemojn ne nur en Ukrainio, sed en la tuta Eŭropo.

Du ĉefaj rezultoj de la sankcioj kontraŭ Rusia Federacio, atingitaj far Usonanoj, estas maksimume ebla ĉeso de eksporto de Rusiaj energi-resursoj. Kompreneblas, ke rapide ne eblas ilin rifuzi, sed usonanoj trapremis la decidon tra siaj informiloj, ja ne estas sekreto, ke plejmulto da informiloj en Eŭropo estas kontrolataj de usonanoj. Mi eĉ ne diru pri la sociretoj. Dank' al tiuj informresursojn, instrumentojn, usonanoj kondutas Eŭropan socion kaj politikistojn al tio, ke ili sekvu poststrion de Usonaj interesoj kontraŭ interesoj de Eŭropa Unio. Do, du ĉefaj videblaj rezultoj de sankciigo de Rusio estas malpliiĝo de dependo de Rusiaj resursoj — la akceptita strategio, kaj evidentas, ke se nenio ŝanĝiĝos, Eŭropo ĝin sekvos, do maksimume ĝis 2030 Eŭropo plene rifuzas Rusiajn energi-resursojn; sed tute sen resursoj ne eblas, do Eŭropo transiros al Usonaj energi-resursoj kaj tiamaniere estos dependa jam de Usono. Sed, ĉar Usonaj resursoj estas ege pli multikostaj, kaj ĉar usonanoj ne povas plene provizi Eŭropon, do ili devigite transiros al tiel nomata "verda energetiko", do tiamaniere la memkosto de Eŭropaj varoj iĝos pli kaj pli alta, do Eŭropo iĝos nekonkurkapabla.

Kaj se ni rigardos al la problemaro de tutmonda redivido el la plej alta nivelo, do hodiaŭ temas pri redivido de eblecoj de mondaj influ-centroj. Tiuj centroj estis: Usono, Ĉinio, en iu grado Eŭropo, Rusio kaj kelkaj ceteraj landoj, eble en iom malpli alta nivelo. Sed entute la ĉefaj ludantoj estas kvar. Rusio estas unu el ili ne tial, ke ĝi havas fortan ekonomi-potencon, sed ĝi estas sendependa fari siajn decidojn kaj posedaj la plej potencan nuklean bastonegon en la mondo. Eĉ pli potencan ol tiu de Usono. Tiuj 4 landoj ludas inter si la tutmondan ŝak-partion. Oni ne diru, ke Eŭropo kaj Usono estas aliancanoj — reale eŭropanoj nun estas unu el la ĉefaj rivaloj de Usono. Eĉ pli: se Ĉinio sukcesos interkonsenti kun Eŭropo, do tiel Ĉinio ne nur defios Usonon, sed ankaŭ ricevos el Eŭropo ĉiun necesas teknologion. En infan-aĝo, ni havis la ludon "la tria estas superflua". Do, en tiu ludo la superflua estos Usono. Kaj por ke Ĉinio ne povu ludi, Usono nepre devas ekkontroli Eŭropon, kaj eĉ pli bone, malfortigi ties ekonomi-potencon. Ĝuste tiun taskon nun Usono plenumas, ankaŭ en Ukrainio.

Do tial, la videbla rezulto de tiu mond-transformiĝo estos ne nur povriĝo de Eŭropa civitanaro — tio jam estas destinita. Finfine, Eŭropa Unio el eks-metropolio, unu el eksaj ekonomiaj centroj poiome iĝos sovaĝa provinco de Eŭrazio. Ĉar politikaj elitoj de Eŭropo hodiaŭ unue servas ne siajn naciajn interesojn, sed la interesojn de Usono. Tial nun Eŭropa Unio similas al grandega... Ukrainio. Eble, ne tiom dependa de Usono, ne ĉiam plenumanta ties kapricojn, tamen sekvanta poststrion de Usona politiko. Estante samtempe unu el ĉefaj rivaloj de Usono, evidente, ke tiamaniere eŭropanoj malvenkos! Precipe se Usono sukcesos dum longa tempo (5–10 jaroj) subteni streĉitecon sur la Eŭropa mondoparto kaj militkonfliktojn. Kaj ĝuste pri tio ili okupiĝis nun.

Britio, ludante al la flanko de Usono, tute nehazarde, ankaŭ kelkaj jaroj de mond-redivido, lasis Eŭropan Union. Ĉar Britio ne volas droni kun aliaj. Britio volas sukcesi flosi. Mi spektas, ke dum lastaj semajnoj tion ekkomprenas Eŭropaj loĝantoj. Tial kontraŭrusia histerio, spektita en ĉiu soci-tavolo, poiomete estingiĝas desube. Ĉar tute ne ĉiu eŭropano estas idioto — ili ja komprenas, kio postsekvos. Ne nur al ducifera inflacio — reale, la plej terura atendas Eŭropon en estonteco.
21 views21:17
Открыть/Комментировать
2022-05-17 00:39:09 Ĉu nova "fejko" far fama amaskomunikilo?




Miĥail Onufrienko:
Vendredo, la 13a, pruvas sian reputacion, kaj tial mi komencu de la vica falsaĵo nomita "Rusiaj militistoj pafmortigas pacajn gardistojn".
Mi montros nur unu ekzemplon. Tie ili estas multaj, tiun videon oni nun analizas "ĝis la ostojn", sed mi montru nur unu senduban fakton.

Komence oni montras al ni la videojn far du kameraoj. Sur la unua vi vidas, ke la militistoj, ŝajne rusiaj, petas al gardistoj doni fumi, post kiam la gardistoj turnas post la angulon laj iras laŭ la domo ien ene de ĝi. Sur la foto videblas klare, ke la ombroj far suno estas ĝuste ĉe ili, do la suno estas malantaŭ iliaj dorsoj.

Kiam estas komutita al la kamerao 2, kaj videblas, ke post iliaj dorsoj aperas strangulo paj mortigsas ilin pafante per mitraleto al la dorsoj, ni vidas, ke la suno estas maldekstre de ili, kaj por ni — dekstre, en la supra angulo. Kaj la ombroj falas je tute alia angulo!

Evidentas, ke inter filmado per kamerao 1 kaj per kamerao 2 pasis pluraj horoj. Aŭ eble pluraj tagoj? Estas tute evidenta muntado! Ne vidi tion povas aŭ persono, kiu ial "ne volas" tion vidi, aŭ persono, pri kies intelektkapabloj estas grandaj duboj. Juĝu tion vi mem.
19 views21:39
Открыть/Комментировать
2022-05-13 01:19:09 (daŭre)

Ne indas pensi, ke la ekonomio de Okcidento estas forta kaj venkos sendube. Ne! Ĝi tre similas al koloso sur argilaj piedoj. Ekstere ĝi aspektas forta, bona. Sed ĝi povas detruiĝi pli rapide ol la Rusia. Ĉar la Okcidento ne sukcesis en la ĉefa: ĝi ne sukcesis kolekti la tutan mondon kontraŭ Rusio kaj Ĉinio. Kontraŭe: 3/4 de la mondo, ĝuste tiuj landoj, kiu produktas, ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Ĉinio kaj Rusio. Ekzemple, la landoj de Persa Golfo bone komprenas, ke la pasado laŭ komitatoj de la Kongreso de la leĝo pri eblaj sankcioj kontraŭ OPEL (OPEC) — estas unuavice kontraŭ ili. Kaj hodiaŭ ili forprenas siajn kapitalojn. Tre multe da landoj nun forprenas siajn kapitalojn, rigardinte, kion faraĉas usonanoj. Tio, ke ili prenis la flankon de Rusio kaj Ĉinio, ne estas io hazarda. Ili same volas ŝanĝojn. Estas ankaŭ febla loko de okcidenta civilizacio, kiu, same kiel Ukrainio, jam aŭtune ekhavos tre seriozajn problemojn. Kaj ne estas fakto, ke ili solvos ilin. Reale, la ĉefa batalo estas ĝuste tie, kvankam samtempe ĝi okazas sur la frontoj de Ukrainia milito.

Sed estas nur unu el la frontoj de la milito, kiu (mi ankoraŭfoje emfazu) daŭros ankoraŭ tre tre longe. Eĉ se Ukrainia armeo somere ne eltenos kaj disfalos, tio ne signifas, ke la milito finiĝos: reale, la monda milito por redivido de la tuta mondo nur komenciĝas. Ĝi ekflamos ne nur en unu loko de nia planedo. Okazantaĵoj en Ukrainio fakte estas nur komenco. Ne en Ukrainio ja ĉio komenciĝis, ne nur pri Ukrainio temas, do ne en Ukrainio ĉio ĉi finiĝos.

Kaj plej grava, kion ĉiuj devas kompreni. Mi vidas, ke pli kaj pli da homoj tion ekkomprenas, malgraŭ ke multaj ankoraŭ esperas, ke tio ne okazos. Reale, tia mondo, kiu ekzistis ankaŭ 24a februaro 2022, jam ne plu estos. Same, kiel la mondo ŝanĝiĝis rezulte de la Unua kaj Dua mondmilitoj. Hodiaŭ ni spektas fakte Trian mondmiliton por redivido de la mondo, post kiu estos neniu antaŭa. Dank' al Dio, ke multaj, kaj precipe Rusia registaro, Rusiaj postenuloj ekkomprenas tion. Ĉar la ĉefa tasko nun estas mobilizi malfrontojn, mobilizi la socion. Kaj ĉiuj faru unu aferon, ĉar ni ĉiuj estas "en la sama boato". Mi dankas tiujn frenezajn "patriotojn" de Kievo, kiuj, atinginte Okcidentajn landojn, ekinsultis ĉion Rusian. Mi tre esperas, ke, rigardinte tiujn ekzemplojn, Rusiaj postenuloj, precipe meznivelaj gvidantoj, kiuj ĝis nun revas, ke "ĉio revenos"... Ne, karaj, vi ankaŭ ne havas elekton. Aŭ ni ĉiuj komune venkas — aŭ por vi estas sama pereo, aŭ eĉ pli granda ol por aliaj Rusiaj Civitanoj.

Nun temas ne nur pri Rusia Federacio, sed pri la tuta Unia spaco, kiu poste esos konstruita, mi tute certas, ke minimume sur teritorio de Rusia Federacio, Belorusio, Ukrainio, Kazaĥio kaj eble ankaŭ aliaj landoj, ne nur de post-sovetia spaco, sed de eĉ pli larĝa. Tio finiĝos ne baldaŭ. Sed finiĝos per nova mondo — mi ne scias, kia ĝi estos, sed mi certas, ke ĝi estos alia. Ne tia, kia ĝi estis antaŭ 24a februaro 2022.
15 viewsedited  22:19
Открыть/Комментировать
2022-05-13 01:19:09 Milito en Ukrainio — kiel kaj per kio ĝi finiĝos: preskaŭ sendube ne tiam kaj ne per tio, kion vi pensas.




Jurij Podoljaka:
La materialo estos dediĉita al la demandoj venantaj al mi: "Jurij, kiam do finiĝos ĉi tiu milito?" "Kial Rusia armeo nun ne progresigas la demandon de Ĥarkov, eĉ kontraŭe, ili deiras de la urbo?" "Kaj entute, kion vi pensas, kiam kaj kiel ĉio finiĝos?"

Mi volas komenci la materialon per tio, ke hieraŭ aŭ antaŭ hieraŭ Britia registraro, la ministrejo pri defendo deklaris, ke ili estas certaj, ke Ukrainia armeo finfine neniigos Rusian armeon sur la teritorio de Ukrainio kaj tiamaniere venkos ĉi-militon per militaj rimedoj. Usonaj kolegoj de britianoj estis malpli kategoriaj, tamen ili ankaŭ esprimis sian certecon, ke la milito finiĝos per milita venko de Ukrainio kaj novaj pacaj paktoj, kiujn oficiala Kievo diktos al Moskvo je la pozicio de forto.

Por vi komprenu, kion signifas tio... Ĉar oficiala Kievo estas nun sub plena, absoluta kontrolo flanke de Londono kaj Vaŝingtono, tio estas por ĝi la programo por plenumado. Neniu pretiĝas interkonsenti kun iu ajn: la milito daŭros ĝis la lasta ukraino! Konsiderante tion, ke la unua etapo de la milito... Kaj mi multfoje diris, ke estis la ideo restarigi la potencon de eksaj Ukrainiaj elitoj far mallonga militoperacio, pro tio la atako estis al Kievo. Sed poste io iris mise, do ĉi tiu plano estis forĵetita. Kaj nun mi vidas, ke en Rusia registaro oni ĉion klare komprenis. Eĉ pli: en plej supera registaro oni komprenis, ke la milito estos longa. Temas eĉ ne pri la milito kontraŭ Ukrainio — sed kontraŭstarado kontraŭ Okcidento, kiu komenciĝis kaj devos finiĝi ĝuste per milita venko de unu el flankoj. Ne "Kievo aŭ Moskvo", sed "Moskvo aŭ Londono kaj Vaŝingtono". Klare komprenante la esencon de la batalo, Londono kaj Vaŝingtono instigas Ukrainion al sinmortiga rezistado. Promesante al ili ĉion ajn: armilaron, instruktorojn. Kaj, rezulte, donante al ili ĉion eblan.
Pro tio, ke, malgraŭ stranga opinio de iuj "[mis]fakuloj-sur-sofoj", la resursoj de Rusia Federacio ne estas senlimaj, kaj ĝi batalas ne kontraŭ Ukrainio, sed kontraŭ Londono kaj Faŝingtono sur la teritorio de Ukrainio, pro tiu kaŭzo hodiaŭ estas elektataj prioritataj taskoj. Tiaj taskoj estas ne Kievo, ne Ĥarkovo. Iam oni min demandas: "Ĵurij, ĉu estas tiel malfacile por Rusio simple ataki flanke de Brest kaj disigi Ukrainion de la Okcidento, kaj solvi ĉiujn problemojn?" Al tiuj saĝuloj mi diras: "Prenu la mitraleton kaj faru". Se vi restos viva, eble vi poste komprenos. Se ne restos viva, do unu stultulo plu malaperos for de la mondo. Ekzistas idiotismo, kaj ekzistas realismo. Iam okazas, ke idioto, trafante realecon, iĝas realisto. Iam li malfruiĝas...

Certe, Ukrainia armeo povos trafi frustriĝon pro tiu aŭ alia malvenko, ĉu en Donbaso, ĉu en sudo de Ukrainio. Mi pensas, ke dum sekvaj monatoj la ĉefaj okazoj estos aŭ en Donbaso, aŭ en sudo de Ukrainio. Sendube, la milito ne finiĝos en kelkaj monatoj. Mi pensas, estos bone, ke ĝi finiĝos almenaŭ en ĉi tiu jaro. Sed ne estas fakto. Eble ĝi daŭros plu. Eĉ pli, mi vidas, ke, konsiderante tion, kiel reorganiziĝas laboro sur la uzinoj por armiloj, ankaŭ krozmisiloj, "Kalibr", "Iskander" k.t.p, la registaro de Rusia Federacio klare komprenas la situacion kaj pretiĝas, ke armiloj (ankaŭ misiloj) necesos en grandega kvanto por longega tempo. Ne necesas skribi, ke neniu ion komprenas — ĉiuj komprenas ĉion. Ne ĉion eblas elparoli malkaŝe, des pli, pri milittemaro. Okazas etapoj por pretiĝo, okazas ankaŭ mobilizado de resursoj, de armeo. Tiuj dekmiloj da volontuloj estas fakte parta mobilizado. La rektan mobilizadon oni penos eviti per ĉiuj rimedoj, pro du kaŭzoj: unue, tio kaŭzus malkonsenton ene de la socio, kaj due, estos malbona por la ekonomio. Tion oni evitos per ĉiuj rimedoj, ĉar la milito kontraŭ Okcidento daŭros minimume pluraj jaroj. Kaj venkos tiu, kies ekonomio kaj socio eltenos plej bone.
13 views22:19
Открыть/Комментировать
2022-05-06 01:45:04
Ĝuste G. Arosev faris plej grandan breĉon en aspekto de REU.
Poste REU ne restariĝis.
15 viewsedited  22:45
Открыть/Комментировать