Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Okcidento iras laŭ la vojo de Ukrainio: Rusia 'defaŭlto' — elp | Esperanto: Opinioj

Okcidento iras laŭ la vojo de Ukrainio: Rusia "defaŭlto" — elpensitaj venkoj anstataŭ la realaj.




Jurij Podoljaka:
Saluton, karaj spektantoj, estas 28a de junio, kaj mi volas paroli pri la signifega evento! Kutime tiaj eventoj okazas kun granda frakaso, granda eksplodo, post kio multaj financistoj falas de iu etaĝo, do suicidas. Land-ekonomio detruas. Tio ĉiam estas la ĉefa novaĵo. Sed en Rusio hieraŭ la evento estas apenaŭ videbla. Kontraŭe: en la Okcidento la evento estis ege pli rimarkebla, malgraŭ ke ĝi tuŝis Rusion. Temas pri "defaŭlto de Rusio" pri ties eksteraj ŝuldoj.

Plejmulto da rusianoj, fone de sia propra vivo kaj problemoj, eĉ ne rimarkis. Sed okazis la evento, kiu en Rusia historio dum lastaj 100 jaroj okazis nur dufoje. Pli precize eĉ unufoje, fine de 1990-aj, kiam Rusio deklaris defaŭlton pri siaj devontigoj. Kaj la antaŭa defaŭlto estis en 1918, en la Sovetia Rusio antaŭ 104 jaroj.

Sed hieraŭ Okcidento proklamis, ke Rusio defaŭltas. La komikeco de la situacio estis, ke Rusio penadis pagi siajn ŝuldojn, des pli ke ĝi povas ilin pagi facile, "per klako de fingroj". La rezervoj estas grandegaj, la ŝuldo estas malgranda. Tamen Okcidento strebis nepre montri, ke Rusio estas en la stato de defaŭlto. Kial tio por Okcidento tiom gravas? Ĉar dum lastaj 4 monatoj de la Speciala operacio Okcidento sukcesis pri nenio rilate ekonomion. Malgraŭ ke ili esperis ĝuste premi Rusian ekonomion. Ke dum unuaj monatoj Okcidento detruos ĝin, disfrakasos ĝis pulvoreco, rublo falos, eksporto haltos kaj la tuta monto forturnos, kaj Rusio iĝos pario.

Ĉio okazas kontraŭe. Laŭ loĝantaro, 8/10 de la mondo estas por Rusio. Pli kaj pli da landoj aliĝas al fakta Rusia-Ĉinia unio, neformale, sed fakte. Eĉ ne temas pri Rusiaj subtenantoj — sed tuta Azio! Tuta Afriko! Tuta Latina Ameriko. Ĉio ĉi nur estas en opozicio de Usono. Kaj io unusola, kion Okcidento atingis, estas "defaŭlto" de Rusio. La komikeco estis, ke Rusio ne estis kontraŭ pago de siaj ŝuldoj. Oni simple ne volis ricevi!

Imagu: venas la homo por repagi la ŝuldon. Li frapas je la pordo: "Mi alportis por vi $100!" — "Sed mi ilin de vi ne prenos! Mi vin proklamos bankrotinto!"

Nenion plu ili sukcesis atingi dum lastaj 4 monatoj. Do ili bezonas almenaŭ ian venkon, kiam realaj venkoj mankas. Ili fiaskis en ĉio. Eĉ Okcidentaj fakuloj konsentis, ke Rusio elektis bonan taktikon de muelado de Ukrainia armeo, do, frue aŭ malfrue, sed atingos siajn strategiajn celojn. Fone de tiu fiasko, aldona fiasko en ekonomio por tipa okcidentano estas katastrofo. Katastrofo en informa senco. Kaj por kaŝi la katastrofon, oni elpensis tiun fabelon pri la defaŭlto, kiu ne ekzistas. Kiun en Rusio neniu rimarkis.

Kaj la plej ridinda estas, ke tiu "defaŭlto" batos frunton de Okcidento, kiel saltado sur rastilo. Ĉar post ke Rusio estos proklamita kiel "defaŭltita", okcidentanoj investintaj en Rusian ekonomion plurajn centojn da duilionoj da dolaroj, devos forstreki ĉion ĉi el siaj financ-aktivoj. Tiamaniere Rusia "defaŭlto" bataj Okcidenton. Kaj Rusion ĝi ne povas bati entute, ĉar unusola sekvo estus senigo de Rusio je kreditoj el Okcidento. Sed tio fakte jam okazis ekde februaro.

Idioteco de la situacio estas grandega. Nun indas konstati, ke Usono kaj Eŭropo saltas sur la rastilo de Ukrainio. Por montri iun efemeran misvenkon en informa spaco, ili fakte batas siajn proprajn interesojn. Tiu ludo ne povas daŭri senfine. Mi deziras por Okcidento, ke ili ne haltu. Vi eĉ ne povas imagi, kiel vi helpas nin forigi dependecon de vi kaj tenas nin al reala sendependeco.