Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Kion penas akiri Kieva reĝimo per barbareca pafado al Donecko? | Esperanto: Opinioj

Kion penas akiri Kieva reĝimo per barbareca pafado al Donecko?




Jurij Podoljaka:

Se vi rigardos atente, kiam Ukrainia armeo komencis barbarecan pafadon al Donecko, kiu nun kulminas (tio, kio okazas hodiaŭ, neniam estis dum 8 jaroj [de bataloj]), do: ju malpli bona estas la situacio por Ukrainia armeo apud Lisiĉansk, Severodoneck kaj Popasnaja, des pli multas tiuj pafadoj, des pli kruelaj ili estas.

Tio ŝajnas al mi ne hazarda. Mi delonge rimarkas, ke, kune kun la pafado al Doneck, al sociretoj de Rusio kaj Donbaso per specialaj trupoj de ukrainia armeo estas ĵetita la memeo pri tio, ke Rusia armea estraro ne plenumas prenitajn devontigojn. Ke rusoj kulpas, ke ĝis nun barbareca pafado estas al Gorlovka, Makejevka kaj Donecko. Ke "ĵus la komandejo ekvolos, tuj la armeo deĵetoj ukrainiajn trupojn kaj ĉesigos la barbarecan bombadon". Mi emfazu: tiuj du okazoj komenciĝis samtempe! Sekve, ili povas esti la ĉeneroj de la sama ĉeno.

Estas ĝuste tio, kion penas akiri Ukrainia armeo per ĉi tiuj barbarecaj pafadoj: ili volas devigi Rusian komandejon rifuzi la strategion prenitan dum lastas semajnoj, kiu pruvis sian efektivecon en muelado de Ukrainiaj armeaj fortoj. Por ke Rusia komandejo sendu la rezervojn suden kaj provu per fronta atako bati bone fortigitajn dum 8 jaroj bastionojn de Avdejevka, Krasnogorovka kaj Marjinka. Kie, evidente, Rusia armeo disbatus sian frunton, havus grandan kvanton de perditoj kaj, tiamaniere, ne povus venki la batalon por Donbaso, kaj por Ukrainio tio estus "venko". Ĝuste tion penas atingi specialaj trupoj de Ukrainia armeo. Tion penas akiri, de sia flanko, ĵetantoj en sociretojn de Rusio kaj Donbaso la memeon, ke, kvazaŭ, "nur manko de volo en Rusia komandejo ion fari estas la kaŭzo de suferoj de donbasanoj".

Jen estas tia malhonesta, kovarda speciala operacio de Ukrainia armeo. Sed kion ni volas de ili? Verdire, ĉi tiu plano ne estas iel pli bona ol tiu, kiu estis uzata far azovanoj en Mariupol. Ili naskiĝis en la samaj cerboj. Mi jam eĉ kverelis kun pluraj miaj spektantoj, klarigante al ili, ke ili estas viktimoj de speciala operacio de Ukrainia armeo. Ĝi volas ĝuste tion, ke Rusia komandejo ne plu povu bati Ukrainian armeon kaj sian frunton disbatu kontraŭ bastionoj de Avdejevka, Krasnogorovka kaj Marjinka. Dum nun Rusia armeo, plenumante sian strategion, povos simple ĉirkaŭiri la bastionojn de la flanko kaj poste de la malfronto.

Mi denove petas al miaj spektantoj esti provok-rezistaj. La provokoj estas de la malamikoj. Kiam vi en privatmesaĝoj petegas min sonorigi alarmon, fakte provizas per akvo la muelilon de niaj malamikoj, eĉ tion ne volante. La informmilito estas tre malpura. Per ĉi tiu ekzemplo, mi pensas, vi fine konvinkiĝis pri tio.