Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

(daŭre) Ne indas pensi, ke la ekonomio de Okcidento estas for | Esperanto: Opinioj

(daŭre)

Ne indas pensi, ke la ekonomio de Okcidento estas forta kaj venkos sendube. Ne! Ĝi tre similas al koloso sur argilaj piedoj. Ekstere ĝi aspektas forta, bona. Sed ĝi povas detruiĝi pli rapide ol la Rusia. Ĉar la Okcidento ne sukcesis en la ĉefa: ĝi ne sukcesis kolekti la tutan mondon kontraŭ Rusio kaj Ĉinio. Kontraŭe: 3/4 de la mondo, ĝuste tiuj landoj, kiu produktas, ili ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Ĉinio kaj Rusio. Ekzemple, la landoj de Persa Golfo bone komprenas, ke la pasado laŭ komitatoj de la Kongreso de la leĝo pri eblaj sankcioj kontraŭ OPEL (OPEC) — estas unuavice kontraŭ ili. Kaj hodiaŭ ili forprenas siajn kapitalojn. Tre multe da landoj nun forprenas siajn kapitalojn, rigardinte, kion faraĉas usonanoj. Tio, ke ili prenis la flankon de Rusio kaj Ĉinio, ne estas io hazarda. Ili same volas ŝanĝojn. Estas ankaŭ febla loko de okcidenta civilizacio, kiu, same kiel Ukrainio, jam aŭtune ekhavos tre seriozajn problemojn. Kaj ne estas fakto, ke ili solvos ilin. Reale, la ĉefa batalo estas ĝuste tie, kvankam samtempe ĝi okazas sur la frontoj de Ukrainia milito.

Sed estas nur unu el la frontoj de la milito, kiu (mi ankoraŭfoje emfazu) daŭros ankoraŭ tre tre longe. Eĉ se Ukrainia armeo somere ne eltenos kaj disfalos, tio ne signifas, ke la milito finiĝos: reale, la monda milito por redivido de la tuta mondo nur komenciĝas. Ĝi ekflamos ne nur en unu loko de nia planedo. Okazantaĵoj en Ukrainio fakte estas nur komenco. Ne en Ukrainio ja ĉio komenciĝis, ne nur pri Ukrainio temas, do ne en Ukrainio ĉio ĉi finiĝos.

Kaj plej grava, kion ĉiuj devas kompreni. Mi vidas, ke pli kaj pli da homoj tion ekkomprenas, malgraŭ ke multaj ankoraŭ esperas, ke tio ne okazos. Reale, tia mondo, kiu ekzistis ankaŭ 24a februaro 2022, jam ne plu estos. Same, kiel la mondo ŝanĝiĝis rezulte de la Unua kaj Dua mondmilitoj. Hodiaŭ ni spektas fakte Trian mondmiliton por redivido de la mondo, post kiu estos neniu antaŭa. Dank' al Dio, ke multaj, kaj precipe Rusia registaro, Rusiaj postenuloj ekkomprenas tion. Ĉar la ĉefa tasko nun estas mobilizi malfrontojn, mobilizi la socion. Kaj ĉiuj faru unu aferon, ĉar ni ĉiuj estas "en la sama boato". Mi dankas tiujn frenezajn "patriotojn" de Kievo, kiuj, atinginte Okcidentajn landojn, ekinsultis ĉion Rusian. Mi tre esperas, ke, rigardinte tiujn ekzemplojn, Rusiaj postenuloj, precipe meznivelaj gvidantoj, kiuj ĝis nun revas, ke "ĉio revenos"... Ne, karaj, vi ankaŭ ne havas elekton. Aŭ ni ĉiuj komune venkas — aŭ por vi estas sama pereo, aŭ eĉ pli granda ol por aliaj Rusiaj Civitanoj.

Nun temas ne nur pri Rusia Federacio, sed pri la tuta Unia spaco, kiu poste esos konstruita, mi tute certas, ke minimume sur teritorio de Rusia Federacio, Belorusio, Ukrainio, Kazaĥio kaj eble ankaŭ aliaj landoj, ne nur de post-sovetia spaco, sed de eĉ pli larĝa. Tio finiĝos ne baldaŭ. Sed finiĝos per nova mondo — mi ne scias, kia ĝi estos, sed mi certas, ke ĝi estos alia. Ne tia, kia ĝi estis antaŭ 24a februaro 2022.