2022-04-16 02:59:54
Volgiaj esperantistoj invitas al VER. Aliĝu!
Bonvenon al Volgia Esperanto-Renkontiĝo VER-18!
Ni invitas geamikojn renkontiĝi en la urbo Dimitrovgrad (Uljanovska regiono) por komunikado, kantado, ludado, interŝanĝo de interesoj, kaj, certe, por Esperanto-parolado.
La renkontiĝo okazos 30.04–03.05.2022.
~~~
VER havas jam sufiĉe longan historion, sed okazis ne ĉiujare.
La nuna fojo, la 18-a, sjgnifas ĝian plenaĝecon.
Do, la temo de VER-18 estas «PLENAĜO».
Tamen, ni konsideru la «plenaĝon» pli vaste. Aĝo, plena de eventoj, plena de ĝojo, plena de amikoj, plena de Esperanto.
Plena de vivo!
Ajna aĝo povas esti plena!
Komuniku ni pri tio!
~~~
Ĉu vi scias/scipovas/povas ion, kio faras vian vivon plena? Ĉu tio povas pere de vi fari pli plena vivon de la aliaj? Proponu tion por la VERa programo!
VER pasos en dua etaĝo de privata domo. Programeroj okazos endome, enkorte, enurbe, kaj eĉ envilaĝe.
Pro tio, ke spaco de VERejo estas ne tre vasta, kvanto de patroprenontoj estas limigita je 20 personoj. Anticipe anoncu pri via deziro veni, aliĝinte ĉi-tie: https://vk.cc/ccIz74
~~~
Partoprenkotizo
Partoprenkotizo por VER estas simbola: 100 rubloj por unu tago.
Por tago, en kiu vi gvidos iun programeron-aranĝon, la taga pago estos redonita.
Loĝado
⁃ En hotelo «SSSR» («СССР») (5–10–15 minutoj perpiede de la VERejo). La kosto de unu lito en dulita ĉambro estas 600–750 rubloj. Nepre rezervu lokon: +7 927 818 8181.
⁃ En hotelo «Mr. Brown Hotel». Ĝi situas je 1–2 minutoj pli malproksime, ol «SSSR». La kosto de unu lito en dulita ĉambro – 1350 rubloj, ĝi inkluzivas matenmanĝon. Rezervi lokon: +7 927 634 0641. Ĝustigu telefone, ke vi bezonas precize hotelon «Mr. Brown Hotel», ĉar estas reto de gastejoj, el kiuj «Mr. Brown Hotel» plej proksimas.
⁃ En nia VERejo, surplanke en propra dormosako. Tiu varianto kostas 300 rubloj/nokto.
⁃ En hejmo de Aleksandr Ĥrustaljov (2–3 minutoj perpiede de VERejo), surplanke en propra dormosako. 300 rubloj/nokto.
Se vi bezonos dormosakon — avertu anticipe. Ni povos trovi 2–3.
Manĝado
Memzorga, en kafejoj-manĝejoj aŭ/kaj per vendejoj. Ni rakontos kaj montros — kie. Verŝajne, komunaj marŝoj por manĝi en kafejoj estos organizotaj, almenaŭ dum tagmanĝoj.
Tuttempa teo kun alteaĵoj — senpagaj.
=====
Kontaktoj
La VERa paĝo en VK: https://vk.com/ver18dd
ALIĜU ĈI-TIE: https://vk.cc/ccIz74
+7 996 732 3346 — Elena Kuznecova — programo de VER, komunaj demandoj.
+7 917 619 8256 — Valerija Ĥrustaljova — lokaj demandoj.
93 viewsedited 23:59