Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Rusia Esperantista Unio

Логотип телеграм канала @reu_kanalo — Rusia Esperantista Unio R
Логотип телеграм канала @reu_kanalo — Rusia Esperantista Unio
Адрес канала: @reu_kanalo
Категории: Лингвистика
Язык: Русский
Количество подписчиков: 46
Описание канала:

Tio estas kanalo por novaĵoj de Rusia Esperantista Unio.
Ekzistas ankaŭ babilejo: t.me/reu_babilejo

Рейтинги и Отзывы

5.00

3 отзыва

Оценить канал reu_kanalo и оставить отзыв — могут только зарегестрированные пользователи. Все отзывы проходят модерацию.

5 звезд

3

4 звезд

0

3 звезд

0

2 звезд

0

1 звезд

0


Последние сообщения

2022-09-01 13:21:56 Gratulojn okaze de Tago de scioj al ĉiuj lernantoj kaj instruantoj!
61 views10:21
Открыть/Комментировать
2022-08-14 23:10:22 Tempoj kaj urboj — 2
La dua informletero

En la jaro de sia 25-a datreveno Moskva Esperanto-Asocio MASI lanĉis novan Esperanto-renkontiĝon: «Tempoj kaj urboj». La aranĝo estas dediĉita ĉefe al gravaj eventoj, okazintaj en vizitata urbo ekde mezo de la 19-a jarcento. Per ekzemplo de vizitata urbo ni ŝatus eksenti la vastan historian fonon, samtempan kun vivo de L. Zamenhof kaj lia lingva projekto.

Pasintjare tia urbo estis Penza, kaj la unua esplorjaro estis 1859 — la naskiĝjaro de la kreinto de Esperanto.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavl, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estas 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, do la temo por nia renkontiĝo estas «Klerigado».

* Datoj de la aranĝo *
La datoj estas 24.08–28.08.

La 24-a de aŭgusto estas tago por alveno kaj dislokiĝo (post la 14.00 en la gastejo).

La horaro de la Programo ekde la 25.08 aperos post ĉiuj interkonsentoj.

* Aliĝkotizo *
La aliĝkotizo estas 450 ₽ por la tuta periodo kaj 300 ₽ por 26.08–28.08.

Infanoj ĝis la 16-jara aĝo la aliĝkotizon ne pagas.

* Manĝado *
Por manĝado ni proponas sufiĉe bonan lokon: https://vk.com/restoran_bazar_yar. Krome, ni povos mendi manĝon en gastejo.

* Loĝado *
Por loĝado estas rezervita la gastejo (hostelo) «Ĉerdak», la adreso estas: str. Pervomajskaja, d. 15a. Atentu, ke la gastejo ŝanĝiĝis kompare kun dekomenca informo. Por havi garantion pri loĝloko, bonvolu plenigi la aliĝilon aŭ skribi rekte al organizantoj. Ne necesas memstare rezervi tiun gastejon.

Atentu, ke, laŭ reguloj, en ejoj estas malpermesita drinkado kaj fumado. Krome, ni petas, ke vi sin detenu de parolado pri politiko. Se troviĝos dezirantoj diskuti pri nuna politika situacio aŭ pri baloto de esperantistoj al registaro, ni povas fari tion en alia loko kaj en lasta tago.

* Bonvenaj kontribuoj *

Fakte, estas multe da temoj por parolado, ligitaj kun historia tempo kaj loko de nia renkontiĝo. Partoprenontoj povas elekti ajnan el temoj kaj prepari mesaĝon aŭ prelegon. Bonvolu informi organizantojn por rezervi tempon en la programo, se por prelego necesos pli ol 20 minutoj.

Ekzemple, kiuj plej gravaj eventoj okazis en la mondo en la jaro 1865? Verŝajne, nuligo de sklavposedado en Usono. Ankaŭ en Rusio tiutempe iris diversaj reformoj. En Jaroslavla gubernio la unuan fojon pasis elektado de reprezentantoj en loka registaro. Okazis aliaj eventoj.

En tiu jaro naskiĝis multaj famaj homoj (verkisto D. R. Kipling, komponistoj J. Sibelius kaj A. Glazunov, pentristo V. Serov). Se vi scias pri aliaj homoj, precipe pri esperantistoj, nepre rakontu pri ili.

La 28-an de aŭgusto, lastan tagon, estas planata veturado al Karabiha, kie dum la jaroj 1861–1875 loĝis kaj verkis N. A. Nekrasov. Ĉu iu scias pri tradukoj en Esperanto?

Laŭ nia ĉefa temo ni povas paroli ankaŭ: pri fama instruisto K. D. Uŝinskij, kiu loĝis, kvankam pli frue, en Jaroslavl; ĝenerale pri elementaj lernejoj en Rusio; pri diversaj instru-metodoj kaj lernolibroj de Esperanto; pri antaŭnelonge pasinta 55-a Kongreso de ILEI kaj tiel plu.

Bonvenon!

* Aliĝilo *
Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform

Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

* Kontaktoj *
Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte: https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.
72 views20:10
Открыть/Комментировать
2022-08-04 19:50:05 Jen anonco de proksima aranĝo en Jaroslavl. Pri ĉiuj demandoj bonvolu turni vin al la organizantino.

Tempoj kaj urboj. 1865. Jaroslavl
24–28.08.2022 https://vk.com/tempoj1865

Karaj geamikoj de nia internacia lingvo!

Ni denove renkontiĝas por esplori historiajn eventojn kaj viziti interesajn lokojn, profundiĝante en la jarojn de Zamenhofa vivo kaj kreado.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavlj, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estos 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, kaj la temo por nia renkontiĝo estos «Klerigado».

Datoj de la aranĝo: 24–28.08.2022.

En la unuaj tagoj okazos plejparte ekskursa programo. Solena malfermo de la aranĝo, verŝajne, okazos vespere 26.08.2022 (vendredo).

* Loĝado *
Ni loĝos en hostelo.
Kosto de loĝado estos ĉirkaŭ 600–700 ₽ por unu tago por unu homo.
Precizan koston de hostelo kaj aliĝkotizon ni anoncos baldaŭ.
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas — por la tuta periodo.

* Ekskursoj *
Dum la renkontiĝo estas planata granda ekskursa programo.

Estas antaŭvideblaj la sekvaj ekskursoj (la ĝustajn itinerojn kaj tempon ni fiksos poste):
‣ Superrigarda ekskurso. Promenado laŭ la plej famaj vidindaĵoj en la centro de la urbo: Volkov-teatro (la unua teatro en Rusio), preĝejo de la profeto Ilja, bordstrato de Volga, terlango ĉe la intersekco de la riveroj Volga kaj Kotorosl, kapelo de Kazana Dipatrino, Jaroslavla parko-muzeo (Kremlo), monumento de Jaroslavo la Saĝa (fama viro kun la torto), kaj tiel plu.
‣ Vojaĝo al bieno de Nikolaj Nekrasov en Karabiĥa.
‣ Vojaĝo al Tolga monaĥinejo. Ni veturos laŭ Volga per rivera trameto kaj ekvidos multege da vidindaĵoj sur Volga bordo. Poste ni admiros faman monaĥinejon, fonditan en la 14-a jarcento, rigardos sunsubiron ĉe Volga kaj veturos reen.
‣ Erskurso al preĝejoj de Jaroslavl. Jaroslavlaj preĝejoj dum jarcentoj mirigis vizitantojn kaj estis fiero de urbanoj. Riĉaj urbaj negocistoj neniam avaris monon por konstrui ilin kaj ĉion faris plej altkvalite, engaĝante la plej famajn arĥitektojn. Nun en la centra parto de Jaroslavl troviĝas pli ol 30 preĝejoj kaj temploj. Dubinde, ke ni sukcesos viziti ilin ĉiujn, sed la plej famajn kaj belajn ni certe penos vidi.
‣ Ekskurso al la distrikto Ruĝa Perekopo, la plej malnova industria centro de la urbo. Ni vidos neparadan Jaroslavlon, forlasitajn domojn, malnovan teksan fabrikon kaj neprizorgatan, sed treege belan parkon kun preĝejo de Petro kaj Pavlo.
‣ Vizito de Tverica bordo de Volga. Ni transiros Oktobran ponton trans Volga kaj malsupreniros al la plaĝo kun la parko. Ni vidos la plej famajn vidindaĵojn sur Volga bordstrato de la alia bordo kaj eble faros malgrandan piknikon. Eblas ankaŭ viziti privatan muzeon de emajlo.

* Aliĝilo *
Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform
Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

* Kontaktoj *
Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte:
https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.

Se vi havas iujn ajn demandojn, ne hezitu demandi al Jelena.
105 views16:50
Открыть/Комментировать
2022-08-03 12:37:41 Granda vigla esperanta-rusa grupo: https://t.me/esperanto_rusa_publika
Estas diversaj homoj en la tuta eks-USSR.
66 views09:37
Открыть/Комментировать
2022-07-26 05:09:12
Gratulojn al ĉiuj okaze de la Tago de Esperanto!
Aktive apliku Esperanton en ĉiuj ajn kampoj, atingu pere de ĝi gravajn por vi celojn, al kiuj vi strebas, abunde esperantumu kaj disvolvu la lingvon.
Feliĉan Esperanto-tagon!
390 views02:09
Открыть/Комментировать
2022-06-09 19:22:13
194 views16:22
Открыть/Комментировать
2022-06-09 19:20:18 Samaranoj invitas ĉiujn al Gruŝinskij-festivalo, kiu okazos 30.06–03.07 apud Samara.
Gruŝinskij-festivalo estas granda festivalo de bardaj kantoj. Ĝin vizitas dekmiloj da spektantoj-aŭskultantoj.

Do, la plano estas starigi esperantan tendon apud centra vojo kaj sciigi dezirantojn pri nia lingvo.
Nepre ni kantos esperantajn kantojn ĉe nia tendo, aŭ eĉ sur iu sceno, se ni sukcesos.

Interesiĝantoj kontaktiĝu kun Jelena Kuznecova: +7 996 732 3346.
234 views16:20
Открыть/Комментировать
2022-05-09 01:59:12
114 views22:59
Открыть/Комментировать
2022-05-09 01:59:04 Gratulojn al ĉiuj okaze de la Tago de la Venko!

Eternan memoron kaj gloron al niaj prauloj — batalantoj kontraŭ nazioj en la Granda Patrolanda milito, al laborantoj de industrio kaj aliaj civitanoj de Sovetia Unio, kiuj oferis ĉion por la fronto kaj por la Venko!

Gloron al la granda Soveta Lando, por kiu ili batalis, kaj al la soveta ruĝa standardo, kiu kondukis nian armeon kaj estis hisita en Berlino!

Ni, nun vivantaj, estu indaj heredantoj de la prauloj, kaj, rebatante nuntempajn defiojn, ni kune faru Rusion same forta kaj nevenkebla, kia estis nia granda historia Patrujo.
95 views22:59
Открыть/Комментировать
2022-04-25 22:48:27 Aperis projekto de la programo por VER-18 (kiu okazos en Dimitrovgrad 30.04–03.05, vidu la anoncon, kiu aperis ĉi tie antaŭe).

La programo ankoraŭ estas komponata. Ĝi bezonas viajn proponojn por esti interesa al ĉiuj.

Eventuala programo de VER-18

30.04, sabato
09:00 – Alveno, enloĝiĝo, teo, kafo, kukoj.
12:00 – Vizito al bildgalerio de Nikolao Reriĥ.
14:00 – Tagmanĝo en urba manĝejo.
17:00 – 19:00 Aranĝoj en urba centro “Gorizont”: malfermo, prezentado de Esperanto por novuloj, rigardo en historion “Ni estas vivaj dume vivas la memoro”, libra foiro, kantoj, eble dancoj.
19:30 – 24:00 Vespermanĝo, ludoj surtablaj, surstrataj, ordinaraj. Kantoj. Eble, lignofajro.

01.05, dimanĉo
08:00 – Vekiĝo
08:10 – Ĉigongo kun Irina Grebeŝĉenko
09:00 – Matenmanĝo
09:30 – Kolorigo de vestaĵoj en stilo "taj-daj"
10:30 – Esperanto por novuloj: “Tradukadaj malfacilaĵoj”
11:00 – Urba ludo (ne simpla rimedo atingi manĝejon)
14:00 – Tagmanĝo.
16:00 – Psikotrejno “Esploro de sia interna mondo”
18:00 – Ĵonglado
19:00 – “Laŭ urboj kaj landoj” – rakontoj de vojaĝantoj
20:00 – Vespermanĝo
21:00 – Lega rondo | Metiejo pri teksado.
22:00 – Ludoj ordinaraj, surtablaj, surstrataj. Kantoj. Eble, lignofajro.

02.05, lundo
08:00 – Vekiĝo
08:10 – Jogo en hamakoj kun Lera Ĥrustaljova
09:00 – Matenmanĝo
09:30 – Metiejo pri lanfulado. | Ĵonglado
10:30 – Esperanto por novuloj | Bicikla promeno laŭ urbo
12:00 – Interpretista konkurso, dediĉita al jubileo de Konstantin Paustovskij
14:00 – Tagmanĝo
15:00 – 20:00 Vizito al vilaĝo Brigadirovka

03.05, mardo
08:00 – Vekiĝo
08:10 – Ĉigongo kun Irina Grebeŝĉenko
09:00 – Matenmanĝo
09:30 – Kvizo
10:30 – Esperanto por novuloj
11:00 – Bicikla promeno laŭ urbo
12:00 – E-projektoj por 2022 jaro.
13:00 – Fermo de renkontiĝo, interŝanĝo de impresoj, komuna fotado.
99 views19:48
Открыть/Комментировать