Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Jen anonco de proksima aranĝo en Jaroslavl. Pri ĉiuj demandoj | Rusia Esperantista Unio

Jen anonco de proksima aranĝo en Jaroslavl. Pri ĉiuj demandoj bonvolu turni vin al la organizantino.

Tempoj kaj urboj. 1865. Jaroslavl
24–28.08.2022 https://vk.com/tempoj1865

Karaj geamikoj de nia internacia lingvo!

Ni denove renkontiĝas por esplori historiajn eventojn kaj viziti interesajn lokojn, profundiĝante en la jarojn de Zamenhofa vivo kaj kreado.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavlj, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estos 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, kaj la temo por nia renkontiĝo estos «Klerigado».

Datoj de la aranĝo: 24–28.08.2022.

En la unuaj tagoj okazos plejparte ekskursa programo. Solena malfermo de la aranĝo, verŝajne, okazos vespere 26.08.2022 (vendredo).

* Loĝado *
Ni loĝos en hostelo.
Kosto de loĝado estos ĉirkaŭ 600–700 ₽ por unu tago por unu homo.
Precizan koston de hostelo kaj aliĝkotizon ni anoncos baldaŭ.
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas — por la tuta periodo.

* Ekskursoj *
Dum la renkontiĝo estas planata granda ekskursa programo.

Estas antaŭvideblaj la sekvaj ekskursoj (la ĝustajn itinerojn kaj tempon ni fiksos poste):
‣ Superrigarda ekskurso. Promenado laŭ la plej famaj vidindaĵoj en la centro de la urbo: Volkov-teatro (la unua teatro en Rusio), preĝejo de la profeto Ilja, bordstrato de Volga, terlango ĉe la intersekco de la riveroj Volga kaj Kotorosl, kapelo de Kazana Dipatrino, Jaroslavla parko-muzeo (Kremlo), monumento de Jaroslavo la Saĝa (fama viro kun la torto), kaj tiel plu.
‣ Vojaĝo al bieno de Nikolaj Nekrasov en Karabiĥa.
‣ Vojaĝo al Tolga monaĥinejo. Ni veturos laŭ Volga per rivera trameto kaj ekvidos multege da vidindaĵoj sur Volga bordo. Poste ni admiros faman monaĥinejon, fonditan en la 14-a jarcento, rigardos sunsubiron ĉe Volga kaj veturos reen.
‣ Erskurso al preĝejoj de Jaroslavl. Jaroslavlaj preĝejoj dum jarcentoj mirigis vizitantojn kaj estis fiero de urbanoj. Riĉaj urbaj negocistoj neniam avaris monon por konstrui ilin kaj ĉion faris plej altkvalite, engaĝante la plej famajn arĥitektojn. Nun en la centra parto de Jaroslavl troviĝas pli ol 30 preĝejoj kaj temploj. Dubinde, ke ni sukcesos viziti ilin ĉiujn, sed la plej famajn kaj belajn ni certe penos vidi.
‣ Ekskurso al la distrikto Ruĝa Perekopo, la plej malnova industria centro de la urbo. Ni vidos neparadan Jaroslavlon, forlasitajn domojn, malnovan teksan fabrikon kaj neprizorgatan, sed treege belan parkon kun preĝejo de Petro kaj Pavlo.
‣ Vizito de Tverica bordo de Volga. Ni transiros Oktobran ponton trans Volga kaj malsupreniros al la plaĝo kun la parko. Ni vidos la plej famajn vidindaĵojn sur Volga bordstrato de la alia bordo kaj eble faros malgrandan piknikon. Eblas ankaŭ viziti privatan muzeon de emajlo.

* Aliĝilo *
Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform
Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

* Kontaktoj *
Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte:
https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.

Se vi havas iujn ajn demandojn, ne hezitu demandi al Jelena.