Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Samaranoj invitas ĉiujn al Gruŝinskij-festivalo, kiu okazos 30 | Rusia Esperantista Unio

Samaranoj invitas ĉiujn al Gruŝinskij-festivalo, kiu okazos 30.06–03.07 apud Samara.
Gruŝinskij-festivalo estas granda festivalo de bardaj kantoj. Ĝin vizitas dekmiloj da spektantoj-aŭskultantoj.

Do, la plano estas starigi esperantan tendon apud centra vojo kaj sciigi dezirantojn pri nia lingvo.
Nepre ni kantos esperantajn kantojn ĉe nia tendo, aŭ eĉ sur iu sceno, se ni sukcesos.

Interesiĝantoj kontaktiĝu kun Jelena Kuznecova: +7 996 732 3346.