Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Aperis projekto de la programo por VER-18 (kiu okazos en Dimit | Rusia Esperantista Unio

Aperis projekto de la programo por VER-18 (kiu okazos en Dimitrovgrad 30.04–03.05, vidu la anoncon, kiu aperis ĉi tie antaŭe).

La programo ankoraŭ estas komponata. Ĝi bezonas viajn proponojn por esti interesa al ĉiuj.

Eventuala programo de VER-18

30.04, sabato
09:00 – Alveno, enloĝiĝo, teo, kafo, kukoj.
12:00 – Vizito al bildgalerio de Nikolao Reriĥ.
14:00 – Tagmanĝo en urba manĝejo.
17:00 – 19:00 Aranĝoj en urba centro “Gorizont”: malfermo, prezentado de Esperanto por novuloj, rigardo en historion “Ni estas vivaj dume vivas la memoro”, libra foiro, kantoj, eble dancoj.
19:30 – 24:00 Vespermanĝo, ludoj surtablaj, surstrataj, ordinaraj. Kantoj. Eble, lignofajro.

01.05, dimanĉo
08:00 – Vekiĝo
08:10 – Ĉigongo kun Irina Grebeŝĉenko
09:00 – Matenmanĝo
09:30 – Kolorigo de vestaĵoj en stilo "taj-daj"
10:30 – Esperanto por novuloj: “Tradukadaj malfacilaĵoj”
11:00 – Urba ludo (ne simpla rimedo atingi manĝejon)
14:00 – Tagmanĝo.
16:00 – Psikotrejno “Esploro de sia interna mondo”
18:00 – Ĵonglado
19:00 – “Laŭ urboj kaj landoj” – rakontoj de vojaĝantoj
20:00 – Vespermanĝo
21:00 – Lega rondo | Metiejo pri teksado.
22:00 – Ludoj ordinaraj, surtablaj, surstrataj. Kantoj. Eble, lignofajro.

02.05, lundo
08:00 – Vekiĝo
08:10 – Jogo en hamakoj kun Lera Ĥrustaljova
09:00 – Matenmanĝo
09:30 – Metiejo pri lanfulado. | Ĵonglado
10:30 – Esperanto por novuloj | Bicikla promeno laŭ urbo
12:00 – Interpretista konkurso, dediĉita al jubileo de Konstantin Paustovskij
14:00 – Tagmanĝo
15:00 – 20:00 Vizito al vilaĝo Brigadirovka

03.05, mardo
08:00 – Vekiĝo
08:10 – Ĉigongo kun Irina Grebeŝĉenko
09:00 – Matenmanĝo
09:30 – Kvizo
10:30 – Esperanto por novuloj
11:00 – Bicikla promeno laŭ urbo
12:00 – E-projektoj por 2022 jaro.
13:00 – Fermo de renkontiĝo, interŝanĝo de impresoj, komuna fotado.