Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

(daŭre) Nun la situacio aspektas ege pli terura. Eĉ pli, nun | Esperanto: Opinioj

(daŭre)

Nun la situacio aspektas ege pli terura. Eĉ pli, nun la demando estas ne nur en nutra sekureco. Nun estas krizo kompleksa, ĉar estas nutraĵ-krizo, sur kiun surmetiĝis energi-krizo... Ankaŭ mi memorigas, ke nutraĵ-krizo estas ne sole krizo de prezoj. Estas ankaŭ akra falo de produktado de nutraĵoj. Kiu estas ankaŭ sekvaĵo de la milito en Ukrainio. Ankaŭ tio estas problemo prokrastita, ĉar nun multajn nutraĵojn eblas produkti nur dank'al multege da sterkaĵoj. Do, la okazoj en Ukrainio, Rusio kaj sankcioj kontraŭ Belorusio akre malstabiligis la merkaton de sterkaĵoj. En la mondo estos malpli da ili, do post 1-2-3 jaroj fekundeco de grundoj estos malpli alta ol antaŭe. Tio pligravigos nutraĵ-krizon kaj sekve kondutos la spiralon de la krizo al nova nivelo. Ĉio ĉi surmetiĝos al la krizo energia, ĉar prezoj multobliĝis, kaj tio tuŝas Eŭropon kaj Usonon. Ĉio ĉi surmetiĝos al la krizo ŝulda, al la krizo valuta... Kaj ĉio sume nomiĝas Granda sistema krizo, kiu eksplodigos la mondon.

Tial mi ripetos: homoj, kion ni nun vidas, estas nur "floroj". La ĉefa etapo de la kontraŭstaro estas antaŭe. Ĝin venkos tiu lando, kiu pli bone mobilizis ne la armeon (sed armeon ankaŭ), sed unuavice sian ekonomion. Ĝuste ekonomio antaŭdecidos la rezultojn de la kontraŭstaro. Kaj unuavice necesas fari atenton al la ekonomio.