Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

La monda krizo tuŝos ĉiun. Ĝi estos oli terura ol la Ukrainia | Esperanto: Opinioj

La monda krizo tuŝos ĉiun. Ĝi estos oli terura ol la Ukrainia milito


(Subtitoloj en Esperanto)

Jurij Podoljaka:
Saluton, karaj spektantoj. Hodiaŭ mi volas paroli pri grandaj tutmondaj problemoj. Certe, tio, kion ni vidas en Ukrainio, tuŝas nin, ni malkvietiĝas, ja mortas ankaŭ niaj konatoj, proksimuloj. La bataloj estas sur niaj terenoj. Sed laŭ la vidpunkto de la monda krizo, ĉio ĉi estas vere bagateloj... La plej ĉefa problemo, kion reale usonanoj planas, estas "eksplodi" la ceteran parton de la mondo, kiu ne konsentis kun ilia volo re-transformi la mondsistemon laŭ Usona vivaranĝo.

Ni vidas, ke 3/4 de la mondo laŭ loĝantaro negative rilatas al la fakto, ke usonanoj proklamis sankciojn kontraŭ Rusio. Ili ne volas plenumi la sankciojn. Tio nun helpas al Rusia Federacio solvi siajn ekonomiajn problemojn. Kaj, se rigardi la statistikon de majo, eksporto de nafto el Rusio al aliaj landoj, post malgranda falo en aprilo, denove ekkreskis. Unuavice Rusian nafton ĉerpas Barato, Ĉinio kaj aliaj relativaj subtenantoj de Rusio en la demando pri redivido de la mondo. Kompreneble, usonanoj ne povas toleri tion. Por ke ili venku en tiu milito, ili nepre devas eksplodi tiun mondon, kiu ilin ne subtenis.

Mi tre maltrankvilas pro tio, kio okazas nun en la mondo. Se ni atente rigardos al la indico de nutraĵ-prezoj... Kaj ĝuste ĝi ofte venigas al revolucioj, ni povas rememori la situacion de 2011... Do la revolucioj en araba mondo estis sekvoj de akra plialtigo de la prezoj por nutraĵoj en la mondo. Kaj por loĝantoj de malriĉaj landoj de Proksima Oriento kaj Norda Afriko tio gravis kritike. Do aldoninte tion al sia instrumentaro por "koloraj revolucioj", Usonanoj eksplodigis la regionon. Jes, finfine tiu problemo estis solvita malprofite por Usono, sed por aliaj landoj, ankaŭ por Rusio tio kostis tre grandajn fortostreĉojn.

Se ni atente rigardos, kio okazas en la monda nutraĵ-merkato, ni vidos, ke kresko de prezoj estas ege pli akra ol en 2010-11. Ankaŭ ni rememoru antaŭnelongajn malsatajn ribelojn en Sri-Lanko, ankaŭ la novan provon de revolucio en Irano. Kompreneble, ke tiu ribelo estas subtenata ankaŭ de usonanoj, sed la bazo por protesto estis prezoj por nutraĵoj, kiuj ege kreskis en Irano. Kompreneble, ke plue tiu krizo evoluos laŭ tiu scenaro. La nivelo de la prezoj por eŭropaj landoj ne estas tiom kritika, sed por pli malriĉaj landoj de Afriko, Azio, ankaŭ Latina Ameriko, tio estas tre grava. Mi atendas, ke en proksima jaro en multaj landoj estis provoj de "koloraj revolucioj" por malstabiligi la landojn, kiuj kuraĝis elpaŝi kontraŭ Usono.

Estas la minaco tre serioza. Kaj kiam mi diras, ke eŭropanojn tio ne tre forte tuŝos, do nur dum unua etapo ne tuŝos. Ni rememoru la sekvaĵojn de tiu malsata ribelo en Proksima Oriento. Milionoj da rifuĝintoj ekfluis al Eŭropa Unio. Por ties loĝantaro tio iĝis vera koŝmaro. Kaj mi emfazu: hodiaŭ la tutmonda kresko de prezoj estas ege pli forta ol en 2010-11. Do sekvaĵoj de tiu migrada ondo estos ege pli grandaj ol en 2014-15. Se ni atente rigardos al la indico de prez-nivelo, ni vidos, ke tiu malsata ondo el Norda Afriko kaj Proksima Oriento, kiu kovris Eŭropon en 2014-15, ĝi ial akre depaŝis en 2016. Se ni rigardos atente, ni komprenos, kial. Ĉar tiam oni malkreskiĝis la prezojn, kaj problemoj de Proksima Oriento kaj Norda Afriko iĝis malpli grandaj.