2022-04-22 00:26:56
(daŭre)
Parolu kun iu ajn ekster Facebook, kun reala homo el Rusio, kiu fidas vin kaj parolos kun vi honeste — la unua, kion oni diros al vi, estas ke "Ili al ni mensogas pri ĉio". Ekzistas multegaj pruvoj de tio, eĉ antaŭnelonge: rigardu, kio okazis kun vakcinado, kun COVID. Kaj nia grundo de tradiciaj ŝercoj estas ke: "Se la registaro diris, ke ne necesas disaĉeti sukeron, ĉiuj diris: "jes, ni ne aĉetos" — kaj tuj kuris al la vendejo". Tiuj realaj rilatoj de homoj al propagando malkovras tiun komplikan mekanismon de interago de homoj kun la propaganda bloko. Se oni min telefonos kaj demandos: "Kiel vi rilatas al nomumo de D. A. Medvedev far V. V. Putin", certe mi diros, ke "akre pozitive". Mi ja komprenas, kion oni volas de mi, kiun respondon. Mi donas ĉi-respondon, sed poste, por ajna okazo, mi iras al vendejo, aĉetas salon-sukeron-alumetojn, ĉar mi ja komprenas, ke ĉi-nomumo estas nehazarda kaj povas speguliĝi al mia vivo diversmaniere. Aŭ se la propagando diras al mi, ke tute ne necesas aĉeti fagopiron, kaj poste alvenos la intervjuisto kun mikrofono sur la strato kaj diros: "Do, kamaradoj, ĉu vi aĉetos tro da fagopiro?", mi respondos: "Certe, ne, jen en TV ja diris, ke ne necesas". Sed turninte min malantaŭ la angulon mi rapide kuros al vendejo kaj aĉetos. Ĉar mi ja komprenas, ke unu afero estas respondi, kion ili volas de mi, kaj tute la alia estas realaj pritaksoj.
La homo Rusia, kiu historie estas en multaj kaŭzoj "la homo sovetia", havas kolosan sperton supervivi en la kondiĉoj de mallibero, en la kondiĉoj de totalisma kaj aŭtoritatisma sistemoj. Tian pezan historian sorton — peni resti viva pli jam ol cent jaroj, ne havis iu ajn popolo en la historio. Kaj tiu grandega sperto de supervivado formas sanan rilaton de rusiano al propagando. Aliaj nacioj — germanoj jen dum 12 jaroj, francoj, angloj, usonanoj do neniam ne trafis ĉi tiajn kondiĉojn, kiam la oficiala propagando kaj realaj taksadoj ekzistas en diversaj ebenoj kaj kiam la registaro al ili informas pri oficialaj respondoj al demandoj trans oficiala propagando.
Tial legi esploristojn de okcidento, kiuj du multaj jaroj ne loĝas kaj ne laboras en Rusio, pri rilatoj al propagando — tute senutilas. Ĉi-homoj verkas absurdaĵon. Bedaŭrinde, multaj el niaj eĉ eminentaj sciencistoj, elmigrintaj al okcidento, ekvivintaj en tiu medio, estas devigitaj reprodukti ĉi tiun primitivan taksan metodon, ekzistantan en Okcidento. Aŭ ili ŝanĝas "optikon" ne interagante kun Rusia medio. Aŭ iuj leĝoj de konduto en iu medio postulas, ke ili devas konsenti kun iuj vidpunktoj a priori por ne esti forigita de la komunikado. Mi pensas, ke la rolon havas ambaŭ, do nun mi legas ĉe multaj eks-Rusiaj kaj nun, eble, internaciaj homoj, ke "jen, 86% de rusianoj kredas al propagando, k.t.p.". Malgraŭ, ke ĉi tiuj homoj antaŭnelonge loĝis en Rusio kaj bone komprenas, kiel oni rilatas al propagando tie ĉi. Tial propagando, precipe la nuna, estas ege pli danĝera al tipa germano, tipa usonano aŭ iu alia homo, ĉar tie oni kredas al propagando. Ili certas, ke gazetaro ne povas mensogi, ĉar: "Se la gazeto mensogos, oni ĝin juĝos". Ĉar "esploroj, skandaloj, instituto de reputacio, reputaciaj riskoj". Do "se mi legis en la gazeto, do estas vero".
Rusia homo, se li legis en la gazeto, li komprenas, kiel necesas respondi, se oni demandos. Ekzemple, "kion vi pensas pri deporto de Solĵenicin". En la gazeto "Pravda" oni skribis, ke "necesas rilati pozitive, oni lin ekzilis pro iu firma kaŭzo". "Bone, mi komprenis". Sed se germano legos en la gazeto, ke, ekzemple, ĉe rusoj oni trovis trian kruron, kvaran okulon kaj ok aldonajn dentojn, li, certe, kredos, ĉar jen, tion skribis "Die Deutsche Zeitung"! Ĝi ne povas diri malveron! Estas la principa, kolosa diferenco en influoj de propagando al homoj. Kaj tiurilate Rusia socio estas ege pli sana, adaptita kaj aŭtonomigita de propaganda influo ol la socio okcidenta.
24 viewsedited 21:26