Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Agonio de merdokratio Miĥail Onufrijenko: Saluton, amikoj! | Esperanto: Opinioj

Agonio de merdokratio




Miĥail Onufrijenko:
Saluton, amikoj! Dum en la fronto estas relativa silento, mi volus rimarki, kio okazas ĉirkaŭe. Dum la konferenco de G7 la ĉefministro de Italio s-ro Dragi diris, ke se Ukrainio malvenkos la militon, estos pli malfacile paroli, ke demokratio estas efektiva modelo de regado.

Nu, komence, ne "se", sed "kiam". Due, se sincere, estos pli malfacile paroli, ke "estas efektiva sistemo"... kie? Demokratio — kie? Li diras pri la Okcidento, ĉu? Ĝuste tiu Okcidento, kie en 2020 dum pinto de la pandemio oni ŝteladis maskojn unu ĉe la alia? Estas efektiva sistemo de regado? Aŭ, eble, la sturmo de Kapitolo? Aŭ diboĉado de BLM? Ne nur en Usono, sed en la tuta Okcidento oni faligadis la monumentojn — ĉu vere tio estas demokratio? Laŭ mia opinio, tio estas merdokratio, estas regado de [nur] minoritatoj, diboĉantaj minoritatoj, ne nur BLM — iuj ajn minoritatoj: la seksaj, la religiaj... la regantaj! Diboĉado de iu ajn minoritato, kiu terorizas la majoritaton de kutime tuta normalaj homoj. Rigardu la opinisondadon en Usono far CBS News en 24-25 junio 2022. Kial totala majoritato de usonanoj opinias, ke aferoj malpliboniĝas? Eble, ĉar estas malefektiva sistemo de regado. Kaj de demokratio tie forestas eĉ odoro.

Kaj se li diris pri Ukrainio, do, homoj... Demorkatio estas KIO? Majdanoj? Sendube garantie, laŭ iuj ajn kalkuladoj de kvanto, ili estas esprimo de regado de minoritato. La minoritato, kiu ne kapablis ricevi la potencon laŭ ordo, difinita per la leĝo. Tial ĝi ricevis la potencon rezulte de majdano, do ŝtatrenverso — dum la dua Majdano eĉ la armita ŝtatrenverso. Ĉu tio estas demokratio?

Aŭ eble "demokratio" estas tio, kio okazas nun? Se iu ne scias... Mi ne parolas trifoje per tago, ke militfortoj de la [ukrainia] ĥunto pafas al pacaj urboj. Sed estas fakto. Kompare kun la tempo, kiam mi estas en Donbaso, en printempo de 2015, la pafado estas ege pli forta. Tiam ni enlitiĝis laŭ tagordo en 10-11 horoj vespere, kaj "bonvolu ricevi kelkajn kuglegarojn". Kaj nun — de mateno ĝis vespero. Kaj estas ege pli da murditoj ol tiam. Kaj oni pafas eĉ ne al armeo, ne al strategiaj aŭ infrastrukturaj objektoj, sed al loĝ-distriktoj! La unusola statistiko por Ĥersona provinco: dum la semajno estas pafitaj 14 misiloj de "Toĉka U", estas nur kaptitaj misiloj, do fiksitaj. Imagu, du misiloj ĉiutage. Nur en Ĥersona provinco. Laŭ vi, tio estas demokratio? Pardonu, sed iu tro ludis per vortoj.

Vere, se TIO estas demokratio, do tian "merdokration" necesas ĉesigi. Dume ni ĉesigas ĝin en Ukrainio. Sur ruinoj de Ukrainio, en kiujn estas aliformigita la teritorio je pli ol duon-miliono de kvadratkilometroj per ĝuste viaj merdokratiaj registaroj. Estas la prospera, riĉega, plej sukcesa respubliko, kiun post disfalo de USSR ricevis totalaj kanajloj, kaj la sekva estas pli terura ol la antaŭa. Ĉu tio estas demokratio? Homoj, se tio estas "demokratio" do ĝi tute ne necesas al iu ajn — al la civitanoj: usonanoj, italoj, ukrainoj... Do ŝovu tian "demokration"... ien plej profunden.