Получи случайную криптовалюту за регистрацию!

Milito en Ukrainio — kiel kaj per kio ĝi finiĝos: preskaŭ send | Esperanto: Opinioj

Milito en Ukrainio — kiel kaj per kio ĝi finiĝos: preskaŭ sendube ne tiam kaj ne per tio, kion vi pensas.




Jurij Podoljaka:
La materialo estos dediĉita al la demandoj venantaj al mi: "Jurij, kiam do finiĝos ĉi tiu milito?" "Kial Rusia armeo nun ne progresigas la demandon de Ĥarkov, eĉ kontraŭe, ili deiras de la urbo?" "Kaj entute, kion vi pensas, kiam kaj kiel ĉio finiĝos?"

Mi volas komenci la materialon per tio, ke hieraŭ aŭ antaŭ hieraŭ Britia registraro, la ministrejo pri defendo deklaris, ke ili estas certaj, ke Ukrainia armeo finfine neniigos Rusian armeon sur la teritorio de Ukrainio kaj tiamaniere venkos ĉi-militon per militaj rimedoj. Usonaj kolegoj de britianoj estis malpli kategoriaj, tamen ili ankaŭ esprimis sian certecon, ke la milito finiĝos per milita venko de Ukrainio kaj novaj pacaj paktoj, kiujn oficiala Kievo diktos al Moskvo je la pozicio de forto.

Por vi komprenu, kion signifas tio... Ĉar oficiala Kievo estas nun sub plena, absoluta kontrolo flanke de Londono kaj Vaŝingtono, tio estas por ĝi la programo por plenumado. Neniu pretiĝas interkonsenti kun iu ajn: la milito daŭros ĝis la lasta ukraino! Konsiderante tion, ke la unua etapo de la milito... Kaj mi multfoje diris, ke estis la ideo restarigi la potencon de eksaj Ukrainiaj elitoj far mallonga militoperacio, pro tio la atako estis al Kievo. Sed poste io iris mise, do ĉi tiu plano estis forĵetita. Kaj nun mi vidas, ke en Rusia registaro oni ĉion klare komprenis. Eĉ pli: en plej supera registaro oni komprenis, ke la milito estos longa. Temas eĉ ne pri la milito kontraŭ Ukrainio — sed kontraŭstarado kontraŭ Okcidento, kiu komenciĝis kaj devos finiĝi ĝuste per milita venko de unu el flankoj. Ne "Kievo aŭ Moskvo", sed "Moskvo aŭ Londono kaj Vaŝingtono". Klare komprenante la esencon de la batalo, Londono kaj Vaŝingtono instigas Ukrainion al sinmortiga rezistado. Promesante al ili ĉion ajn: armilaron, instruktorojn. Kaj, rezulte, donante al ili ĉion eblan.
Pro tio, ke, malgraŭ stranga opinio de iuj "[mis]fakuloj-sur-sofoj", la resursoj de Rusia Federacio ne estas senlimaj, kaj ĝi batalas ne kontraŭ Ukrainio, sed kontraŭ Londono kaj Faŝingtono sur la teritorio de Ukrainio, pro tiu kaŭzo hodiaŭ estas elektataj prioritataj taskoj. Tiaj taskoj estas ne Kievo, ne Ĥarkovo. Iam oni min demandas: "Ĵurij, ĉu estas tiel malfacile por Rusio simple ataki flanke de Brest kaj disigi Ukrainion de la Okcidento, kaj solvi ĉiujn problemojn?" Al tiuj saĝuloj mi diras: "Prenu la mitraleton kaj faru". Se vi restos viva, eble vi poste komprenos. Se ne restos viva, do unu stultulo plu malaperos for de la mondo. Ekzistas idiotismo, kaj ekzistas realismo. Iam okazas, ke idioto, trafante realecon, iĝas realisto. Iam li malfruiĝas...

Certe, Ukrainia armeo povos trafi frustriĝon pro tiu aŭ alia malvenko, ĉu en Donbaso, ĉu en sudo de Ukrainio. Mi pensas, ke dum sekvaj monatoj la ĉefaj okazoj estos aŭ en Donbaso, aŭ en sudo de Ukrainio. Sendube, la milito ne finiĝos en kelkaj monatoj. Mi pensas, estos bone, ke ĝi finiĝos almenaŭ en ĉi tiu jaro. Sed ne estas fakto. Eble ĝi daŭros plu. Eĉ pli, mi vidas, ke, konsiderante tion, kiel reorganiziĝas laboro sur la uzinoj por armiloj, ankaŭ krozmisiloj, "Kalibr", "Iskander" k.t.p, la registaro de Rusia Federacio klare komprenas la situacion kaj pretiĝas, ke armiloj (ankaŭ misiloj) necesos en grandega kvanto por longega tempo. Ne necesas skribi, ke neniu ion komprenas — ĉiuj komprenas ĉion. Ne ĉion eblas elparoli malkaŝe, des pli, pri milittemaro. Okazas etapoj por pretiĝo, okazas ankaŭ mobilizado de resursoj, de armeo. Tiuj dekmiloj da volontuloj estas fakte parta mobilizado. La rektan mobilizadon oni penos eviti per ĉiuj rimedoj, pro du kaŭzoj: unue, tio kaŭzus malkonsenton ene de la socio, kaj due, estos malbona por la ekonomio. Tion oni evitos per ĉiuj rimedoj, ĉar la milito kontraŭ Okcidento daŭros minimume pluraj jaroj. Kaj venkos tiu, kies ekonomio kaj socio eltenos plej bone.